Permj

El Wikitravel
Eŭropo : Rusio : Permj
Redakto de 19:53, 20 Maj. 2013 de Trampo (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

Permj (ruse= Пермь) estas ĉefurbo de Perma provinco en Okcidenta Uralo de Rusio. Ĝi situas ĉe 1434-a kilometro de Trasiberia fervojo, ankaŭ estas en ĝi rivera haveno kaj flughaveno, ligita kun urboj de Rusio, landoj de KSŜ kaj eksteraj landoj.

Unuaj loĝejoj sur liva bordo de rivero Kama, ĉe alfluanta rivereto Jagoŝiĥa aperis en XVII jarcento. Rimarkoj pri tio estas trovitaj en popolnombradaj (censaj) libroj de voevodo Prokopij Jelizarov de 1647 jaro. La unua nomo de loĝejo estas ekloĝejo Brjuĥanovo. En posedaĵ-libroj de Stroganov-dinastio de 1692 jaro la loĝloko jam estas menciita kiel vilaĝo Jegoŝiĥa.

Laŭ nun komunuza versio la urbo Perm (ruse= Пермь — «perjmj») estas fondita 17 majo 1723 jaro surbaze de vilaĝo Jegoŝiĥa. Kalkulo de aĝo de urbo iras ekde komenco de konstruo de kuprofandanta uzino apud tavoloj de kupra erco. Gvidis konsrtruon de la uzino Vasilij Tatiŝĉev, fama ruslanda administranto, historiisto, geografo, ekonomiisto kaj mineja inĝeniero. En 1724 jaro uzino donis unuan fandaĵon de kupro kaj post tio laboris daŭre dum 65 jaroj.

En 1780 la loĝloko estas reformita en urbo Perm. La imperiestrino Jekaterina la Dua suskribis Edikton, menciantan: "Omaĝe al avantaĵo de situo de uzino de Jegoŝiĥa kaj evoluemeco de la loko por establigi ĉi tie la gubernian ĉefurbon, ni ordonas urbon gubernian por Perma voktejo establigi sur ĉi-loko, nomante ĝin — Perm".

Tuttempa simbolo de urbo kaj provinco estas urso, la plej respektata besto en la mensoj de antikva popolo komi, kiuj kreis multe da fabeloj kaj kantoj, mitoj kaj legendoj pri la besto. La figuro de potenca «majstro de tajgo» — ĉefa temo de la Perma besta stilo. Urso enestas ankaj je perma blazono: «En la ruĝa kampo estas arĝento urso, sur kiu estas metiata Evangelio sub ora kovrilo , kaj arĝenta kruco super ĝi, kiu signifas, unue, sovaĝecon de moroj de loĝintoj, kaj due — ilia klerigo per adopto de kristana leĝo»

Perma provinco estis dividita en Jekaterinburga kaj Perma provincoj ekde komenco de 20-a jarcento. Tiam Perma provinco inkluzivis Ĉerdin’an, Solikamskan, Perman, Kunguran, Osa-an kaj Oĥanskan distriktojn.

En 1940-1957 jaroj la urbo estis nomita Molotov, por honoro de sovetunia ĉefministro kaj ministro de eksterlandaj aferoj Vjaĉeslav Molotov.


En sovetunia periodo de historio la urbo fariĝis grava scienca kaj teknika centro. Ĉefaj branĉoj de ĝia ekonomio estas mineja industrio (ŝtonkarbo, salejoj), elterigo de nafto kaj naftindustrio, ĥemia produktado, maŝinkonstruado (aviadilaj motoroj kaj raketmoviloj, reduktoroj helikopteraj, elektromotoroj, riveraj ŝipoj ktp ) armiloj (kanonoj kaj raketoj) ktp.

En Perm funkcias esplorinstitutoj de urala branĉo de Akademio de sciencoj de Rusio.

Kompreni

Eniri

Avie

Flughaveno de Perm nomata "Bolŝoe Savino"[1] estas ligita al la ĉefaj urboj de la eŭropa parto de Rusio (Anapa, Moskvo, Sankt-Peterburgo, Samara, Sochi, Kazan, Kirov, Nizhny Novgorod, Orenburg, Rostov, Uljanovsk, Ufa), kun la urboj de la "proksima eksterlando" - Kievo, Erevano, kaj "malproksima eksterlando" Praga kaj porturismaj itineroj. Tempo de flugo ĝis Moskvo — ĉirk 2 horoj, ĝis St.Petersburgo — ĉ. 2 horoj.

Trajne

Fervoja stacidomo de Permj
Permj estas granda stacio sur Trasiberia fervojo, situanta je 1400 km oriente de Moskvo. Urbo estas ligita trajne kun Moskvo kaj Sankt-Peterburgo okcidente, kaj Vladivostoko oriente. Trajna veturado el Moskvo ĝis Permj bezonas 19-24 horoj, depende de klaso de trajno, de Sankt-Peterburgo ĝis Perm -- 29-35 horoj. Najbaraj grandaj fervojaj stacioj estas Kirov (ĉ. 500 km, 10 horoj) kaj Iĵevsk okcidente kaj Jekaterinburg (400 km, 5-8 horoj) oriente. Estas sakvoja branĉo de fervojo al nordo de Perma provinco - urbo Solikamsk, kaj la dua fervoja itinero al oriento, Sverdlovsk-provinco (tra urbo Ĉusovoj al urboj Serov, Ivdelj, Priobje, Niĵnij Tagil, Nevjansk, Jekaterinburg.

Aŭte

Buse

Perm estas ligita per busaj itineroj kun proksimaj urboj — Jekaterinburg, Iĵevsk, Kazanj kaj Kirov (Vjatka), Kurgan, Nabereĵnie Ĉelni, Niĵnij Tagil, Orenburg, Samara, Serov, Toljatti, Ufa ktp. En urbo estas du busaj stacidomoj[2] - la centra kaj la suda.

Boate

Rondiri

Vidi

Baleto estas tre konata simbolo de Perma regiono. Baletistoj de Opera kaj baleta domo de Leningrad kaj Koreografa lernejo de nomo de Kirov estis evakuita en Perm dum jaroj de la Dua mondmilito. Loka baleta lernejo estis establŭta post ĝia reveno en Leningrad, kaj estas nun unu el la plej prestiĝaj baletaj lernejoj en la mondo. Granda nombro de infanoj de Rusio kaj multaj aliaj landoj enpaŝas tiun lernejon ĉiujare. Diplomiĝintoj de la mondofama lernejo kaj dancantoj de la eminentaj teatroj de la mondo dancas sur perma sceno de Teatro de opero kaj baleto. Internacia baleta festivalo «Arabesko» okazas en Perm unufoje en du jaroj.

Fari

Lerni

Labori

Aĉeti

Manĝi

Ŝpare

Normale

Lukse

Drinki

Loĝi

Ŝpare

Normale

Lukse

Komuniki

Sekuri

Travivi

Eliri

Ĉi paĝo nur estas skeleto.


Variantoj

Agoj

Docents

Aliaj lingvoj

aliloke