Wikitravel:Urbogvidila skemo

El Wikitravel
Iri al: navigado, serĉi

[NOTO: tio estas skemo por kreado de artikoloj pri grandaj urboj. Ĝi havas pli detalan priskribon ol skemo por urbetoj, kun pli da sekcioj, kiuj estos utilaj por vojaĝantoj en granda urbo. Se vi pensas, ke artikolo pri urbo, kiun vi skribas ne bezonas similan strukturon, kontrolu skemon por urbetoj. Ankaŭ, se estas pli multe da informoj pri urbo, kaj estus bone disdividi urbon al distriktoj, provu uzi skemon por grandaj urboj.

Por rapide meti tutan skemon por urboj, bv. kopii-kaj-meti formularon al redakta fenestro en la konstruanta paĝo, aŭ simple aldonu {{subst:urbo}}, kiu aldonos la skemon dum konservo de la paĝo.

Sekvantaj klinigitaj tekstoj estas komentoj kun konsiloj pri kio skribi en ĉiu sekcio. Tiuj komentoj ne devos aperi en estonta artikolo. Se vi kopios suban tekston, vi devas forigi ĉiun klinigitajn tekstojn por komenci artikolon pri urbo.]


Unua sekcio de urba artikolo ne havas titolon. En ĝi oni donas kurtan priskribon de la loko. Certiĝu, ke haveblas enhavtabelo por ke legantoj sciu pri kio kaj kie ili legas. Liligoj al regiono kaj lando, en kiuj lokiĝas la urbo, ankaŭ estos utilaj (ekz. Moskvo estas en Rusio).

Ankaŭ aldonu ajnan ĝeneralan informon, karakteran al la urbo (ekz. Geneva estas franclingva urbo, New Delhi eble estas pli danĝera ol aliaj partoj de Indio, ktp.), sed strebu ne tro ripeti informojn, kiu jam ekzistas en paĝo de lando aŭ regiono.

Kompreni

Donu profundan scion pri la urbo, kiel ĝia historio, kulturo, moroj, politiko, pri ĝia rilato kun aliaj urboj kaj koncerna lando. Ŝercoj kaj stereotipoj pri lokanoj, ktp.

Eniri

Atingeblecoj. Provu priskribi tiel multe da manieroj, kiel vi povas -- tere, aere, akve. Ankaŭ aldonu informojn pri kiel alveni al kaj veturi de tasportaj centroj (ekz. flughavenoj, stacidomoj) al centro de la urbo aŭ al hoteloj.

Sube estas sekcioj por kutimaj atingmanieroj. Provu ordigi la sekciojn de plej kutimaj kaj utilaj al raraj kaj malofte uzataj. Se pro iuj kialoj ekzistas maniero atingi urbon ne listigita sube -- per ĉevalo, neĝmaŝino, helikoptero -- simple aldonu alian sekcion. Forigu ne uzitajn sekciojn.

Avie

Nomigu urba(j)n flughaveno(j)n. Nomigu funkciantajn flugfirmaojn kaj ĝeneralan horaron (ĉiusemajne, ĉiutage) por atingi urbojn de ĉefaj ĝiaj najbaroj. Notu kiel oni povas atingi urbocentron. Se kutime estas lui privatan aviadilon -- skribu kiel fari tion. Se mankas ebleco atingi urbon aviadile, farigu tiun sekcion.

Vagonare

Donu nomojn de najbaraj urboj kaj ĝeneralan horaron (ĉiutage, ĉiuhore) por atingi urbon per trajno. Notu lokiĝon de stacidomo(j)n kaj manieroj veturi de ĝi al urbocentro aŭ hotelo. Se mankas trajnoj al urbo, forigu ĉi sekcion.

Aŭte

Vojaĝdetaloj kaj direktoj por atingi celon. Provu aldoni nomojn de ĉefaj ŝoseoj, samkiel direktojn de aliaj najbaraj urboj. Se pro iuj kialoj alveno al urbo aŭte havas specifon -- skribu pri tio. Se urbo lokiĝas en insulo, ne havanta pontojn aŭ pramojn, aŭ se en lando uzi personan aŭton estas ekstreme rare -- forigu tiun sekcion.

Buse

Donu nomojn de aliaj najbaraj urboj kaj ĝeneralan horaron (ĉiutage, ĉiuhore) por veturi al urbo per buso. Kontaktaj informoj de busfirmaoj estas bonvenataj. Notu lokiĝon de busstacioj kaj priskribu manieron veturi de ili al urbocentro aŭ hotelo. Se mankas ebleco atingi urbon per buso, forigu ĉi sekcion.

Boate

Nomigu ajnajn pramojn, pasaĝerajn ŝipojn aŭ aliajn flosantajn transportilojn por alveni urben laŭ akvo. Donu kontaktajn informojn de koncernaj firmaoj kaj lokiĝon de havenoj kun transportaj vojoj de ili al urbocentro. Se kutima estas alveni per persona boato, skrubu kie oni povas albordiĝi. Se urbo estas lokita kontinente, aŭ simple ne havas ŝipan servon, forigu tiun sekcion.

Rondiri

Kiel oni povas vojaĝi en urbo: busoj, trajnoj, rikiŝoj, pramo, gondoloj, ktp. Kiom kostas lokaj trasportiloj, kie kaj kiel aĉeti biletojn, ĉu ekzistas rabatoj (porsemajna aŭ semajnfina bileto, 50%-kosto por maljunuloj aŭ studentoj, ktp).

Vidi

Listigu allogaĵojn, kiuj venigas turistojn al tiu urbo, samkiel muzeoj, palacoj, eklezioj, preĝejoj, historiaj konstruaĵoj, placoj, parkoj, monumentoj, statuoj, stratoj, zooj, ktp. Vi ankaŭ povas noti ĉi tie ĝeneralan informon pri rabatoj por turistaj grupoj, pri bezono de ĉiĉerono, veteraj avertoj, bonaj marŝrutoj por promenadoj, kutimaj lokoj por vagado, ktp.

  • Nomo de vidindaĵo, adreso (extra directions if necessary), telefono (retpoŝto, fakso, aliaj kontakteblecoj), [1]. Laboraj tagoj kaj horoj. Kelkaj vortoj pri tio kial ĝi estas vizitinda/vidinta, kion indas speciale atenti, avertoj, notoj, historiaj kaj aliaj ĝeneralaj informoj. $biletkosto (aldonaj informoj pri kostoj).

Fari

Aferoj, kiujn vojaĝantoj povas partopreni/fari mem. Oni bezonas pli aktivan partoprenon por tiuj Fari-aferoj, ol por spekti Vidi-ojn. Ekzemple, spekti riveron -- estas Vidi, navigi laŭ la rivero per kajako -- estas Fari.

Lerni

Se haveblas eblecoj studi por vojaĝantoj en tiu urbo -- de lingvaj kursoj al kuirarto, aŭ eĉ plenaj universitataj studoj -- aldonu ilin ĉi tie.

Labori

Ĉu povas vojaĝantoj gajni monon en tiu urbo? Notu, ke tio verŝajne postulos longan tempon kaj ne estos utila por plejmulto.

Aĉeti

Konata sekreto de vojaĝantoj: ni ŝatas memoraĵojn. Kion estus bone aĉeti en tiu urbo? Lokajn metiojn? Kio pri kutima butikumado -- vestaĵoj, turismaj ekipaĵoj, alio?

Manĝi

Por listigi restoraciojn aŭ aliajn manĝejojn. Menciu lokajn specialaĵojn aŭ trajtojn. Donu konsilojn kiujn viziti kaj kion provi. Certiĝu, ke vi klarigis nivelon de prezoj (manĝo kontraŭ 2$ povas esti luksaĵo en iuj urboj). Aliaj vojaĝantoj ŝatas (aŭ povas) kuiri mem -- aldonu lokajn manĝ-vendejojn, se tio eblas.

Ŝpare

  • Nomo de restoracio, adreso (aldonaj instrukcioj, se nesece), telefono (retpoŝto, fakso, aliaj kontakteblecoj, se eblas), [2]. Tagoj kaj horoj kiam estas malfermita. Kelkaj frazoj pri manĝo, servado, atmosfero, vidoj, specialaĵoj, muziko. $malaltaprezo-$altaprezo (aldonaj notoj pri prezo).

Normale

Lukse

Drinkejoj

Skribu tie pri drinkejoj, kluboj kaj aliaj noktaj distraĵoj. Kvankam multe da homoj vizitas klubojn kaj ne drinkas, la sekcio nomiĝas Drinkejoj. Notu ĉiujn lokajn specialecojn aŭ kutimojn kaj donu ĝeneralan priskribon de bonaj lokoj por viziti. Kiu kutime vizitas (studentoj, ĉu gejoj, pankoj, k.a.). Bone estus ankaŭ mencii: vestaĵ-kontrolo, enirpago, sekureco, ĉu solaj virinoj bonvenataj aŭ ne vizitu, noktoj paciencaj aŭ ne.

  • Nomo de drinkejo, Adreso (aldonaj informoj, se necese), telefono (retpoŝto, fakso, aliaj kontakteblecoj, se haveblas), [3]. Tagoj kaj horoj, kiam funkcias. Kelkaj frazoj pri drinkaĵoj, servo, atmosfero, vidoj, specialecoj, muziko, kion ajn. $bierprezo/boteloj, $bonprezoj por bonaj drinkaĵoj (aldonaj informoj).

Loĝi

Tiu sekcio servas al vojaĝantoj en serĉo de loĝejoj. Donu ĝeneralan informon pri bonaj lokoj. Alia utila informo estas pri varmaj sezonoj, detaloj de rezervado, aldonaj kondiĉoj (mallaŭta ĉambro, vidoj, transporto al flughaveno k.a.). Same kiel en "Manĝi", donu prezojn por tri subsekcioj.

Ŝpare

Normale

Lukse

Komuniki

Inormoj pri komunikado -- telefono, Interreto, aliaj. Donu informon pri kovrado de la urbo por porteblaj telefonoj kaj telefonaj centroj, kie vojaĝantoj povas telefoni internacie. Tie ankaŭ estas bona loko por mencii interretajn kafejojn aŭ centrojn, kiuj luigas komputilojn por labori kun retpoŝto aŭ TTT. Se ekzistas liberaj aŭ pagataj enirpukntoj por sendrata interreto, listigu ilin tie.

  • Nomo de Retkafejo, adreso (aldonaj informoj, se necese), telefono (retpoŝto, fakso, aliaj kontakteblecoj), [4]. Labortagoj kaj horoj. Kelkaj frazoj pri komputiloj, kvalito de servoj, manĝado aŭ trinkaĵoj haveblaj. $prezo hore (aldonaj informoj).

Sekuri

La sekcio estas por ĝeneralaj konsiloj pri sekureco. Se ekzistas problemoj por via sano aŭ krimaĵoj en la urbo, listigu ilin tie.

Travivi

Loko por ĉiuj aĵoj, kiujn homoj devas scii, dum ili restas en la urbo. Kie vi povas lavi vestaĵojn? Kie gimnastiki? Kie ripari komputilon? Ajnaj praktikaj aferoj, kiujn vi bezonas plenumi ĉiutage.

Ne skribu tie pri aferoj, jam menciitaj en aliaj sekcioj. Se mankas informo por ĝi, lasu la sekcion malplena.

Eliri

Kiel forveturi el la urbo? Provu skribi pri ĉiuj manieroj, kiujn vi povas rememori -- tere, aere, akve. Aliaj najbaraj lokoj aŭ ideoj pri tagaj veturoj devas trafi tien. Ne ripetu informojn el "Alveno"-sekcio. Se mankas informo por ĝi, lasu la sekcion malplena.

Ŝablono:Outline

Variantoj

Agoj

Docents

Aliaj lingvoj