Kostroma

El Wikitravel
Eŭropo : Rusio : Volgio : Kostroma
Iri al: navigado, serĉi

Kostroma estas en Volgio (Rusio).

Kompreni

Kostroma (ruse:КостромА) estas rusa urbo, kiu situas 372km nordoriente for de Moskvo, ĉ. 80km de Ivanovo kaj Jaroslavlj sur riverbordo de Volgo ĉe influo al ĝi de rivero Kostroma. Ĝi estas malgranda, trankvila urbo.

Unusola interpreto de la urbonomo ne ekzistas. Plej konataj estas jenaj versioj:

  1. Nomo de la urbo devenas de la finna-ugra "kostr", "kostrum", kio signifas "fortikaĵo", "fortikita loko", kiu vere estis en antikva tempo.
  2. Nomon al la urbo donis antikva "rondodanca ago", kutima dum paganaj tempoj en lokoj, kie oni kreskigis linon. Kostroma - farita el pajlo pupo – ĝi anstataŭigis vivigajn, fekundajn, fortojn de printempo.
  3. "kostra" estas maniero kunkuŝigi arbotrunkojn en la riverbordo dum vintro por ke laŭ la rivero printempe transporti aliloken. Alie, estis faritaj lignofaroj, por signi alvenintajn malamikojn. "Kostri ma?" (Ĉu lignofajrojn [vi] havas?) demandis oni, kontrolante pretstaton de la lokanoj.

Loĝantaro: 285.9 mil (01.01.1996).

Eniri

Vagonare

En la urbo estas unu fervoja stacidomo, de kiu vi povas vojaĝi al urbocentro per trolebuso #2, kaj kelkaj busetoj. Ĉar trajnoj alvenas Kostroman plej ofte frumatene, plej oportune estos preni taksion, kiuj multas dum alventempo ĉe stacidomo.

  • De Moskvo ĉiutage veturas firmaa trajno "Kostroma". Ĝi startas en Moskvo je la 20:10 kaj sekvamatene alvenas al Kostroma je la 05:00.

Ankaŭ eblas uzi trajnon Moskvo-Ĥabarovsk, kiu startas ĉ. 00:00 kaj alvenas en Kostroma ĉ. 09:00.

Aŭte

Ĉefaj uzataj vojoj por aŭte atingi la urboj venas el Moskvo, Jaroslavlj, Ivanovo kaj Kotlas.

Buse

Multaj urboj de Centra Rusio kaj Volgio estas ligitaj kun Kostroma buse.

Ekzistas tri busaj stacidomoj en la urbo. Du el ili (nomataj "zavolĵskaja" kaj "centraljnaja") servas al regionaj itineroj.

De interurba stacidomo vi povas veturi al urbocentro per busoj (krom ##6, 96, 13) aŭ taksioj.

Boate

De Jaroslavlj, Pljos, Astraĥanj. Turismaj ŝipoj navigas ankaŭ de Moskvo.

Notu, ke akvaj transportiloj funkcias nur dum kelkaj monatoj, de aprilo ĝis septembro (ŝajne).

Rondiri

Funkcias busoj, busetoj (itineraj taksioj) kaj trolebusoj. Pli uzeblaj estas busetoj, kiuj multas kaj en/el kiuj vi povas en/elbusiĝi ankaŭ ne en haltejoj. Biletoj kostas 6 rublojn (ĝis 8 rubloj en kelkaj busetoj). Biletojn aĉetu en transportiloj ĉe biletisto. Rabatojn (senpaga vojaĝo) havas nur veteranoj en busoj kaj trolebusoj (memoru, ke biletisto petos de vi certigilon pri veteranstato). Vi povas ankaŭ aĉeti pormonatan bileton, kiu kostas kelkcent rublojn por buso aŭ trolebuso.

Vidindaĵoj

  • Centra urba parko
  • Pupteatro
  • Filarmonio
  • Cirko
  • ripozparko "Berendejevka"
  • Alka farmo

Historiaj monumentoj

Muzeoj

  • Ekspozicioj kaj muzeoj en Ipatjevskij monaĥejo
    • de arkeologio de Kostroma regiono
    • de historio de kostroma regiono
    • pri rusa teumado
    • de rusa mararmeo
    • pri lastaj jaroj de ROMANOV-domo
    • Ĉambroj de bojaroj ROMANOVoj
    • de ligna popola konstruarto
  • Muzeo de de naturo
  • Arta muzeo (Romanovskij muzeo) ekspozicioj pri ŜLEJN, ĈESTNJAKOV
  • "Dvorjanskoje" (Nobela) kunvenejo
  • Literatura muzeo (Gauptvaĥta)
  • Muzeo pri Kostroma kaj kostromanoj
  • Urbodoma arta galerio
  • Ŝĉelikovo (bieno de [N.A. OSTROVSKIJ])

Famaj personoj

GODUNOVoj - ROMANOV - Ivan SUSANIN - A. N. OSTROVSKIJ - N.A. NEKRASOV- A.F. PISEMSKIJ - KATENIN - Jefim ĈESTNJAKOV - VOLKOV - ŜLEJN - F.A. GOLUBINSKIJ - ĈIĴOV - I.P. GERASIMOV - P.N. TRETJAKOV

Fari

Lerni

Kosrtoma Ŝtata Teknologia Universitato

La universitato estas unu el favoritaj sciencaj centroj en Volga regiono.
Ĉefaj edukdirektoj estas: maŝinkonstruado, teksa, arbara, lignoprilabora industrioj, impostejo, bankoj, urbaj kaj regionaj administracianoj kaj juvela industrio.
Ekzistas 7 fakultatoj: mekanika, teknologia, arbarmekanika, aŭtomatigitaj sistemoj kaj teknologioj, ekonomia, humanitara kaj koresponda.
La universitato havas militan kafedron, kiu pretigas oficirojn de unu el militaj profesioj.
Instruas 24 doktoroj kaj profesoroj, 168 kandidatoj de la sciencoj. Studas ne nur rusaj sed ankaŭ alilandaj studentoj el Ĉinio, Turkio kaj Afriko.

Kostroma Ŝtata Universitato de nomo N.A. Nekrasov

Fakultatoj: industria-pedagogia, fremdlingva, naturscienca, pentroarta, de pedagogio kaj psikologio, fiziko-matematika, filologia, muzika-pedagogia, de fizika kultero.
Instruas 27 doktoroj kaj profesoroj, 200 kandidatoj de la sciencoj, 13 realaj kaj korespondaj membroj de Rusiaj kaj alilandaj akademioj.

Kostroma Ŝtata Agrikultura Akademio

Fakultatoj: mekanigado de agrikulturo, elektrigo kaj aŭtomatigo de agrikulturo, akritekta-konstrua, veterinata, entrepenista, ekonomia.
Instruas 32 doktoroj kaj profesoroj, 178 kandidatoj de la sciencoj.

Kostroma Alta Milita Komanda lernejo de kontraŭkemia defendo

Civila profesio: defendo de la naturmedio kaj racia uzado de naturaj resursoj.
Milita profesio: dummilita kaj ĉiutaga agado de armeoj pri kontraŭkemia, kontraŭradia kaj biologia defendo. Instruas 1 profesoro kaj 30 kandidatoj de la militsciencoj.

Labori

  • Tekstila industrio:

Granda Kostroma Lina Manufakturo - kombinato de Zvorikin

  • Maŝinkonstrua

uzino "Motordetalj" - Elektromekanika uzino - Uzino pri aŭtomatikaj linioj

  • Malpeza

"Serebrjanyj istoĉnik"

Aĉeti

Manĝi

Ŝpare

Normale

Lukse

Drinki

Loĝi

Ŝpare

Normale

Lukse

Komuniki

Sekuri

Travivi

Eliri


Ĉi paĝo nur estas skeleto.

Variantoj

Agoj

Docents

Aliaj lingvoj

aliloke