Kabo-Verdo

El Wikitravel
Afriko : Kabo-Verdo
Iri al: navigado, serĉi

Kabo-Verdo estas insularo lokata proksimume 500 kilometroj okcidente de la okcidenta pinto de Afriko. Ĝi komprenas naŭ habitatajn insulojn kaj diversajn insuletojn, plejofte sen akvo nek veĝetoj.

Regionoj

Sant Antan

Porto Novo, ĉefurbo de Sant Antan estas atingebla el Mindelo (San Vicente) per la pramo. Flughaveno eksistas en Ponto de Sol, sed la ŝtata kompanio ne plu uzas ĝin, ĉar ĝi estas tro malgranda por la novaj aviadiloj.

Porto Novo, en la sudo de la insulo, situas en arida ebenaĵo.

Ŝtona aŭteuzebla vojo kondukas tra la mezaltaj montoj (kolo ca. 1500) al Ribeira Grande, kaj de tie estas vojo al Ponto de Sol, la naŭ moda urbo de la insulo.

La nord-osta parto de la insulo estas ege verda ĉar la flanko de la montoj estas eksponataj al la alize ventoj. La loĝantaro kreskigas en la ege profundaj valoj, ingnamon, manjokon, pan-arbojn, sukerkanon, mangon, papajon, kaj malpli ekzotikajn legumojn (tomaton, brasikon, karoton, terpomon). Sant Antan produktas krome la lokan alkoolaĵon "grogue" [grog] kaj kafeon.

San Nikolaŭ

Flughaveno diservas la insulo, malfore de Ribeira Brava, la ĉefurbo. Krome, oni atingas la insulon ankaŭ per la eta haveno de Tarrafal. La Grasa Monto (monto Gordo) superas San Nikolaŭ, kaj, kiel Sant Antan, apartigas nordan verdan parton, de arida suda regiono, kie la sola nutra fonto estas fiŝkaptado.

Lokuloj pronuncias la nomon de la insulo kiel la angla "sunny glow".

San Vicente

Agrikulturo ne eblas en San Vicente, la insulo estas tute ŝirmata de akvodona alizeo per la altaj montoj de la najbara insulo Sant Antan. Nur en la monto iom da humideco atingas la insulon.

Tamen Mindelo, la haveno de San Vicente, estas la plej evoluita de la tuta insularo, kaj estis strategia apogpunto por ŝiptransito de Eŭropo al Sudameriko. Ankaŭ hodiaŭ, tiu sufiĉe profunda haveno akceptas relative grandajn kargŝipojn kiuj liveras industriajn produktojn.

En Mindelo loĝas proksimume 70.000 homoj. Krom la haveno, ceteraj aktivaj partoj de la urbo estas la legum- kaj fiŝmerkatoj.

Mindelo estas la ĉefurbo de Kaboverda arto: En multaj trinkejoj oni povas aŭskulti lokaj muzikantoj.

Sal

Sal estas ebena, arena insulo. Ĝi estas ege ŝatata de turistoj kaj dom-makleroj. La souvenirbazaroj estas en la manoj de vendistoj el Senegal

Boa Vista

Brava

Fogo

En tiu insulo oni kreskigas vinberon kaj produktas vinon. La sola insulo de la aro kun aktiva vulkano.

Maio

Santjago

La ĉefa insulo, kie situiĝas la ĉefurbo de la lando, Praia.

Urboj

External Links

Aliaj lokoj

Kompreni

Historio

Popolo

Klimato

Festotagoj

Eniri

Avie

Internaciaj flughavenoj:

Flugoj el Eŭropo (precipe el Lisboa, sed ankau Munkeno, Parizo, Amsterdamo), Brazilo (Fortalezo), Afriko (Dakar kaj Banjul), Usono (Boston) estas eblaj en unu el la du internaciaj flughavenoj Sal (SID) aŭ Praia (RAI).

Cetera internacia flughaveno estis planita en San Vicente (VXE), sed montoj estas tro proksima de la loko, tiel ke internaciaj autoritatoj ne enlistigis la flughavenon.

Vagonare

la submara ligo kun Dakar ne estas planita nun.

Aŭte

la submara ligo kun Dakar ne estas planita nun.

Buse

la submara ligo kun Dakar ne estas planita nun.

Boate

Rondiri

Paroli

Oficiala lingvo estas la portugala. Tamen, la loĝantoj parolas portugalan kreolon.

Vendistoj kaj uloj kiuj laboras kun turistoj ofte regas la anglan aŭ la francan.

Aĉeti

La loka mono estas la escudo [eskudo]. Ĝi estas ligita al eŭro per fiksa rato: 1 eŭro estas proksimume 110 escudos. En Sal, ĉiu restaŭracio akceptas eŭro kaj dollar, tamen kun malfavora ĉanĝo (kutime 1 euro por 100 escudos).

En la ceteraj insuloj, eŭro estas ofte akceptata, sed ĝi estas sufiĉe nekutima tiel ke infanoj foje proponas al vi ĉanĝi la eŭraj moneroj kiujn ili elpetis de aliaj turistoj.

Prezoj

Manĝi

Kun esceptoj de Sal kaj de la grandaj urboj, ne estas restaŭracioj, tamen, estas vendejoj ("loja", "merceria") kiuj havas manĝaĵon.

Maizon, fazeoloj, panon estas la bazo por la loĝantoj. El ili oni faras la tradicia pladon "cachupa" (200 escudos/2euro). Ankaŭ rizo (el Ĥinio, kaj subvenciita de la registraro) estas ĉie disponebla.

Pladoj el fiŝo vi havu en restaŭracioj por 600-1000 escudos (6-10 euro), kaj el viando por 800-1000, sed ne ĉiu retaŭracio proponas viandon. Fiŝo- kaj viandopladoj estas kutime servataj kun rizo kaj legomoj.

Atentu, en Sal, la prezoj povas esti pli ol duoble tiujn!

Drinki

En drinkejo kaj manĝejo:

  • Biero (250ml) : ĝenerale 100 escudos / 1 euro.
  • Espresso : ĝenerale 50 escudos / 0,5 euro. Kafo kun lakto 100-150 escudos.
  • Coca cola, fanta ktp. (300ml) : ĝenerale 100 escudos / 1 euro.
  • Akvo sen gaso (1,5 l): ĝenerale 100 escudos / 1 euro.
  • Ponche/Grogue : ĝenerale 100 escudos / 1 euro.
  • Fruktsumo (tuj prepartita, proksimume 200ml) : ĝenerale 200 escudos / 2 euro.
  • Vino po 1000 escudos / 10 euro la botelo por portugalaj vinoj. Vino el Fogo estas iom pli kosta.

Atentu! En Sal, kaj probable en Praio, la prezoj estas ĝis duoble pli altaj.

Loĝi

Lerni

Labori

Sekuri

Sani

Respekti

Komuniki


Ĉi paĝo nur estas skeleto.

Variantoj

Agoj

Docents

Aliaj lingvoj

aliloke