Havajo

El Wikitravel
Iri al: navigado, serĉi

Havajo estas la 50a ŝtato de Usono, ĝia ĉefurbo estas Honolulu. Proksime al la centro de la Pacifika Oceano, Havajo lokiĝas je la nordokcidenta angulo de Polinezio. Je la estinteco, Havajo estis centro de la industrioj de balenkaptado, sukerkano, kaj ananaso, sed hodiaŭ ĝi dependas ekonomike je turismo kaj la usona armeo. La natura beleco de la insuloj estadas unu el la plej gravaj kvalitoj de Havajo.

Insuloj

Havajo estas insularo de pli ol 19 vulkanaj insuloj, kiuj lokiĝas sur geologie aktiva loko en la centra Pacifiko. Ĉar la Pacifika Plato (sur kiu la insuloj lokiĝas) movas nordokcidenten, ĝenerale la insuloj fariĝas pli malnovaj kaj malpli grandaj kiam oni movas de la sudoriento al la nordokcidento. Estas 8 gravaj insuloj; sur 6 de tiuj turistoj estas bonvenaj.

  • La insulo de Havajo, kiun loĝantoj nomas "la Granda Insulo" (angle "the Big Island") por ke oni ne konfuzu ĝin kun la tuta ŝtato, estas la plej granda insulo kaj la fonto por la nomo de la tuta ŝtato. Pli granda ol la kombinata areo de la aliaj insuloj, kaj ankoraŭ kreskanta pro la aktivaj vulkanoj je la sudoriento, ĝi estas la hejmo de la grava turisma distrikto Kona, du el la plej grandaj montoj en la mondo, kaj la plej aktiva vulkano en la mondo.
  • Oahu, kromnomata "la Kunvenejo" (angle "the Gathering Place"), havas la plej granda loĝantaro. La suda marbordo enhavas la urbo de Honolulu; 80% de la loĝantaro de la ŝtato loĝas sur Oahu. Ĝi estas la centro de la registaro kaj la ekonomiko de la ŝtato, kaj Waikiki Beach estas la plej fama turisma distrikto en Havajo. Ekster la urbo estas agroj de ananasoj, kaj la norda marbordo de Oahu, kie tre grandaj marondoj alvenas vintre.

Variantoj

Agoj

Docents

Aliaj lingvoj