Bukareŝto

El Wikitravel
Eŭropo : Rumanio : Bukareŝto
Iri al: navigado, serĉi

Bukareŝto estas en Rumanio. Ĝi estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de la lando.

Kompreni

La oficiala lingvo de Rumanio kaj Bukareŝto estas la rumana, latinida lingvo. Junaj homoj kutime fieras pri sia scio de la angla lingvo kaj avide kaptas okazojn paroli ĝi. Pliaĝuloj parte parolas la rusan, francan aŭ germanan lingvojn.

Eniri

Avie

Bukareŝto havas du flughavenojn, ambaŭ norde de/en la urbo.

Fluhgaveno Henri Coanda, nomata ankaŭ Otopeni (OTP) laŭ apuda urbeto, estas la pli granda flughaveno. Ĝi estas la hejmo de la nacia flugkompanio TAROM.

Flughaveno Băneasa, nomata ankaŭ Aurel Vlaicu (BBU), estas malpli granda kaj situas pli proksime al la urbocentro.

Ambaŭ flughavenoj estas ligitaj al la urbo per la ekspresaj buslinioj 780 kaj 783. Por uzi ilin necesas speciala ekspresa bileto; necesas aĉeti minimume du. La busoj ekveturas sub la alvenejo de flughaveno Henri Coanda, iras al flughaveno Băneasa (783) kun pluraj interhaltoj) kaj de tie al Piața Presei Libere. De tie 780 disbranĉiĝas okcidenten al la norda stacidomo (Gara de Nord, Gara Băsarab), 783 iras suden al la urbocentro (Piața Unirii). 783 trafikas pli ofte. Busbiletoj ne haveblas en la busoj.

Ankaŭ eblas atingi la fervojan stacion "Aeroport Otopeni" per naveda buso, kies prezon inkluzivas la fervoja bileto. Trajnoj iras proksimume ĉiuhore al Gara de Nord.

Vagonare

Aŭte

Buse

Boate

Rondiri

Aŭte

Matene kaj vespere estas la pintaj horoj de trafiko; tiam en centraj stratoj estas malfacile moviĝi per aŭtoj. Fremduloj tiam prefere uzu la metroon, taksion, aŭ iru piede.

La periodoj de semaforoj ofte estas longaj, konsiderinde pli ol minuto. Kie intermite lumas verda sago al-dekstra, ĝi permesas turniĝi dekstren, sed ne donas prioritaton; necesas atendi preterpason de aliaj veturiloj kaj de piedirantoj.

Publika trafiko

En Bukareŝto ekzistas metroa sistemo (METROREX) kaj integrita sistemo de tramoj, busoj kaj trolebusoj (RATB). Tiuj du sistemoj havas apartajn biletojn. La biletoj de RATB estas elektronikaj, kun senkontakta legado; ĉiu (ankaŭ fremduloj) havas la rajton je tia ŝargebla bileto ("card activ"), senkosta je la unua eldono. Sur ĝin eblas ŝargi certan kvanton da mono, sed ekzemple ankaŭ unusemajnan bileton por 17 leoj (2011). Per la bileto oni tuŝas oranĝkoloran aparaton, enirante tramon aŭ buson, kaj atendas mallongan pepon (kun la indiko "calatorie plăcută" = agrablan vojaĝon). Kiam sonas longa pepo, la legado ne sukcesis (aŭ la mono ne sufiĉas); necesas ripeti.

Laŭdire eblas al aldoni al tia ŝargebla bileto ankaŭ abonojn de la metroo, kiuj alie funkcias per paperaj biletoj kun magneta strio. Kontrolo okazas je eniro al metrostacio per aŭtomata barilo. Ĉe la eliro ne estas kontrolo, do eblas eliri ĉie ajn.

Ĉe RATB necesas aparta bileto por ĉiu veturado, ankaŭ post ŝanĝo ekzemple de unu buso al alia. Ĉe METROREX eblas ŝanĝi inter metroaj trajnoj sen nova bileto, kiam oni ne eliras el la stacioj.

Taksioj

Ĉiu taksio devas ekstere indiki la kilometran tarifon. En 2011 ĝi kutime estas inter 1,40 kaj 1,60 Lei/km, kelkaj ofertas eĉ 1,39. Kiam ĝi estas konsiderinde pli alta aŭ la taksiisto rifuzas funkciigi la taksimetron, estas preferinde elekti alian taksion.

Vidi

Fari

Lerni

Labori

Aĉeti

Manĝi

Ŝpare

Jena informo evidente estas komerca kaj tial traktenda kvazaŭ reklamo, kun la kutima rezervo. Eble Vikivojaĝo ne estas la ĝusta loko por ĝi.

Normale

Jena informo evidente estas komerca kaj tial traktenda kvazaŭ reklamo, kun la kutima rezervo. Eble Vikivojaĝo ne estas la ĝusta loko por ĝi.

Lukse

Drinki

Loĝi

Ŝpare

Normale

Lukse

Komuniki

Vidu supre sub "Kompreni".

Sekuri

Travivi

Eliri

Ĉi paĝo nur estas skeleto.


Variantoj

Agoj

Docents

Aliaj lingvoj

aliloke