Banjaluko

El Wikitravel
Iri al: navigado, serĉi

BanjalukoBanja Luka (Бања Лука) estas la ĉefurbo de la Serba Respubliko de Bosnio kaj Hercegovino. Ĝi estas la dua plej granda urbo (ĉ. 60.000 loĝantoj, pli ol 200.000 en la aglomeraĵo) de la lando.

Bosnia-Herzegovina map modern.png

La apuda mapo montras la partojn de Bosnio kaj Hercegovino; la "Federacio" estas flava, la Serba Respubliko ruĝeta. Kiel videblas, ĝi konsistas el du partoj, orienta kaj norda. Banjaluko situas en la norda parto. Ĝiaj koordinatoj estas 44° 46' N, 17° 10' E.

Kompreni

Bosnio kaj Hercegovino estas plur-etna ŝtato, en kiu serboj, bosnianoj kaj kroatoj ne ĉiam pace interrilatis. Banjaluko estas la ĉefurbo de la serba landoparto, kaj okazas, ke la pliparte serba loĝantaro prezentas la historion kaj la politikajn cirkonstancojn laŭ alia maniero, ol farus kroato aŭ islama bosniano.

Multaj islamaj loĝantoj foriris el Banjaluko. Dum la bosnia milito ne estis bataloj tie, sed tieaj moskeoj estis detruitaj,

Historio

Banjaluko en la 15-a jarcento estis konkerita de la Otomana Imperio kaj iĝis ĉefurbo de turka gubernio. Estis konstruitaj ĉ. 40 moskeoj (nun pliparte detruitaj). En la 19-a jarcento Aŭstrio-Hungario aneksis la urbon kaj instalis trafikajn ligilojn norden, al Budapeŝto kaj Vieno. Post la Unua Mondmilito la urbo iĝis parto de Jugoslavio. Nun ĝi estas administrejo de la Serba Respubliko kaj kredeble iĝos ankaŭ ties formala ĉefurbo.

En 1969 forta tertermo detruis parton de la urbo. Monumento (difektita horloĝo) memorigas pri tio.

Popolo

La pliparte serba loĝantaro estas kristan-ortodoksa kaj parolas la serban lingvon, uzante jen la cirilan, jen la latinan alfabetojn. La lingvoj de la bosnianoj kaj de la kroatoj, kiuj uzas la latinan alfabeton, estas tiom similaj, ke eblas reciproka interkompreno.

Klimato

Banjaluko havas modere kontinentecan klimaton kun fortaj temperaturdiferencoj inter vintro kaj somero. La mezuma temperaturo en julio estas 21,3 °C, en januaro 0,8 °C; la minimumaj/maksimumaj temperaturoj dumtagaj estas je 5–7 K malpli/pli altaj. La jara alto de precipitaĵoj (vintre kiel neĝo) estas 988 mm, do preskaŭ unu metro. Mezume estas 143 pluvaj aŭ neĝaj tagoj en jaro. La prefera direkto de la vento estas el nordo kaj nord-oriento.

Festotagoj

Eniri

Avie

Banjaluko havas internacian flughavenon; ĝiaj IATA- kaj ICAO-kodoj estas BNX kaj LQBK. Ĝi situas ĉ. 23 km de la urbocentro. En 2008 estas flugoj al Beogrado, Istanbulo, Zuriko (Svislando) kaj Salcburgo (Aŭstrio). Estas enlandaj flugoj al Sarajevo.

Fervoje

La fervoja stacidomo situas ĉ. tri km nord-okcidente de la urbocentro. Estas internaciaj ligoj al Zagrebo (Kroatio), sed ne tre rapidaj, kaj al Budapeŝto.

Aŭte

El ĉiuj partoj de la lando estas vojoj al Banjaluko. Preskaŭ ĉiuj vojmontraj ŝildoj uzas la cirilan alfabeton.

Buse

La busa stacidomo situas nord-okcidente de la urbocentro, proksime al la fervoja. Estas regulaj ligoj al aliaj enlandaj urboj kaj al Serbio kaj Kroatio; veturado al Zagrebo (trifoje tage) daŭras tri horojn, al Beogrado (ĉiuhore) ok horojn. Plurfoje semajne estas busoj de kaj al Aŭstrio kaj Germanio. Kelkaj linioj, kiuj ne komenciĝas/finiĝas en Banjaluko, sed traveturas ĝin, haltas ne en la stacidomo, sed aliloke.

Boate

Tra Banjaluko fluas rivero Vrbas, sed ne estas ŝiptrafiko.

Rondiri

Vidindaĵoj de la urbo estas:

  • La kastelo (Kastel) ĉe la bordo de rivero Vrbas; ĝi estis konstruita de la romianoj kaj vastigita de la turkoj (Otomana Imperio) dum sia 600-jara regado.
  • La Katedralo de S-ta Bonaventuro, konstruita en 1887, detruita de la tertremo de 1969.
  • La Monaĥejo de Gomionica el la 16-a jarcento, ekster la urbo.
  • Banski Dvor (kortego de la guberniestro), kultura centro en la urbocentro.
  • La ruinoj de la Moskeo de Princo Ferhat; detruita dum la bosnia milito en 1993. Antaŭe ĝi estis mondheredaĵo de Unesko. Oni decidis rekonstrui ĝin, sed ne rapidas.
  • La moderna konstruaĵo de la katolika kirko permesas belan rigardon de sur la turo.

Banjaluko estas konata pro siaj verdaj parkoj kaj aleoj.

Paroli

La lokaj lingvoj estas la inter-similaj bosnia, kroata kaj serba; plej uzata estas la serba.

Aĉeti

Norde de la kastelo troviĝas strato de Veselin Masleša (nomata "Gospodska"), kun multaj butikoj kaj kafejoj. Ĝi estas la ŝatata butikumejo de la banjalukanoj kaj kutime tre svarma. En aŭ proksime de ĝi troviĝas ankaŭ la plej multaj bank-aŭtomatoj.

Prezoj

Bosnio kaj Hercegovino ne estas riĉa lando en Eŭropo. Kiel kutime en la epoko de la tutmondigo la prezoj por varoj havas mondan nivelon. La prezoj de servoj estas malaltaj kompare al multaj aliaj eŭropaj landoj. La prezoj de hotelĉambroj atingis proksimume la nivelon de cetera Eŭropo.

Manĝi

Restoracioj ofertas jugoslavian kaj internacian kuiradon. Ŝatata specialaĵo estas spicitaj, rostitaj pecoj el muelita viando (ĉevapĉiĉi).

Drinki

En Banjaluko oni produktas bieron nomatan "Nektar". Ĝi estas laŭ pilsena maniero.

En ĉiuj sudslavaj landoj oni ŝatas prunan brandon (ŝljivovica), klaran, foje tre fortan. Kiu ne kutimas ĝin, limiĝu je la 40-centona variaĵo, aŭ ektrinku singarde, ne sciante la fortecon. Anize spicita brando (rakija) estas foje ŝatata de bosnianoj; la esprimo rakija tamen servas ankaŭ ĝenerale por diri "brando". La plej ŝatata trinkaĵo de bosnianoj estas kafo, tre forta, sen lakto.

Loĝi

En la urbo ekzistas hoteloj de ĉiuj niveloj de komforto. La prezoj ne forte diferencas de aliaj eŭropaj landoj.

Lerni

La Universitato de Banjaluko (Univerzitet u Banjoj Luci) havas sian centron oriente en la urbo, ĉe rivero Vrbas, sur la tereno de iama kazerno.

Labori

Sekuri

Sani

Respekti

La rivaleco inter diversaj etnoj de Bosnio kaj Hercegovino ankoraŭ akras. Se oni ne bone konas la lokajn cirkonstancojn, estas konsilinde ne emfazi politikajn temojn kaj ne fari provokajn demandojn.

Komuniki

Vidu supre ĉe Paroli.



Variantoj

Agoj

Docents

Aliaj lingvoj

aliloke