Ĉeboksaro

El Wikitravel
Iri al: navigado, serĉi

Ĉeboksaro (ruse: Чебоксары, ĉuvaŝe: Шупашкар) estas rusia urbo en Volgio (Rusio), kiu situas 650 km oriente de Moskvo, ĉ. 150 km de Kazano kaj je distanco de ĉ. 250 km de Niĵnij Novgorod. La urbo situas ĉe la dekstra riverbordo de Volgo.

Kompreni

Estas pluraj hipotezoj pri la apero de la ĉuvaŝforma nomo de la urbo, de kiu poste formiĝis la rusa varianto. Tamen plej fidinda versio referencas al la samnomo de la ĉuvaŝa popolo – ĉuvaŝ’ (poste kripligita je “ĉupaŝ”) kaj la finno-ugr-devena vorto “kar” – fortikaĵo (kp. Siktivkar, Kudimkar).

Loĝantaro: 441 mil loĝantoj (2008)

Eniri

Trajne

Ĉeboksaro estas sakvojo por trajnoj kaj la regula moskva trajno venas matene. En la urbo estas unu fervoja stacidomo, de kiu oni povas veturi al la urbocentro per trolebusoj No1, 4, 12, buso No 7, kaj pluraj itineraj busetoj.

  • De Moskvo ĉiutage veturas firmaa trajno "Ĉuvaŝia". Ĝi startas en Moskvo de la Kazana stacidomo je la 20:16 kaj sekvamatene alvenas al Ĉeboksaro je la 08:54.

Somere aldoniĝas kromtrajnoj. Alia maniero atingi Ĉeboksaro estas trajni ĝis la urbeto Kanaŝ, kiu estas granda fervoja nodo kaj de tie preni buson, buseton, lokan trajnon aŭ taksion. Por ŝpari tempon prefere ne uzi lokan trajnon kiuj iras ĉirkaŭ 3 h. La aŭtoŝoseo Kanaŝ – Ĉeboksaro estas je distanco de 87 km, dum la trajnvojo havas 102 km.

  • De Sankt Peterburgo startas trajno ĉiun neparan tagon je la 16:13 kaj venas post 22,5 horoj je 14:48.

Aŭte

Tra Ĉeboksaro de Niĵnij Novgorod al Kazan iras aŭtoŝoseo M7 „Volga“. Sude de Uljanovsk iras ŝoseo al Ĉeboskaro kaj norde estas Joŝkar-Ola

Buse

(inkluzive malgrandaj busetoj “marŝrutki” por 8-16 pasaĝeroj)

  • De Niĵnij Novgorod kelkfoje tage veturas buso, kiu post 5 horoj alportos vin al busa stacidomo de Ĉeboksaro.
  • De Kazano estas regulaj busoj kelkfoje tage. La trajna linio rekta ne estas – por tio necesas iri al Kanaŝ kaj prefere uzi trajnon aŭ taksion
  • De Joŝkar Ola kelkfoje tage veturas buso kaj post 2 horoj vi venos al Ĉeboksaro.
  • De Uljanovsk estas kelkaj busoj tage. La trajna linio rekta ne estas – por tio necesas iri al Kanaŝ kaj prefere uzi trajnon aŭ taksion

La interurba busa stacidomo situas apud la trajna stacidomo.

Boate

Antaŭe sufiĉe aktiva trafiko laŭ la rivero Volga nun ĉefe boatigas ekskursiajn ŝipojn irantaj de Niĵnij Novgorod kaj Kazan

La akva konekto funkcias nur dum la someraj monatoj kutime ekde majo ĝis septembro.

Enurbe

Funkcias busoj, busetoj (itineraj bustaksioj) kaj trolebusoj. La publika trafiko estas bone funkcianta. La kosto (en 2009) de la busa kaj trolebusa bileto estas 9 rubloj, de la itinera taksio (buseto) – 11 rubloj. Biletojn oni aĉetas en transportiloj ĉe biletisto. Rabatojn (senpaga vojaĝo) havas nur veteranoj. Vi povas ankaŭ aĉeti pormonatan bileton, kiu kostas 450 rubloj por buso aŭ trolebuso.

Variantoj

Agoj

Docents

Aliaj lingvoj